Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uzitaj formoj «Brazilo», «Ĉilo» en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t. e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn «Brazilio», «Ĉilio»; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri «Meksikujo»; ni devus diri «Meksiko», sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t. e. nomi la urbon «Meksiko» kaj la landon «Meksikio» (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). — Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso «uj». Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso «uj» estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la «uj» per «i», mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.

Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

Pri «daŭri» kaj «ĉesi» «Daŭri»: esti plue, ne esti finita; «ĉesi»: komenci ne …i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj