Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vortoj kaj de iliaj devenaĵoj «daŭrigi», «ĉesigi» k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: «la laboro daŭras» (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: «mi daŭras labori» (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): «mi daŭrigas labori» (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: «mi daŭrigas mian laboron» (mi igas mian laboron esti plue) aŭ «mi laboras plue». Oni povas diri: «mi ĉesas labori» (mi komencas ne labori) aŭ «la pluvo ĉesas» (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun «komenci» kaj diri: «mi ĉesas mian laboron» (mi komencas ne …i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: «mi ĉesigas mian laboron» (mi igas mian laboron komenci ne esti) .

Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294

Pri la senco de «ŝati» La vorton «ŝati» mi uzas ordinare en la senco de «rigardi kiel valoran, kiel gravan». Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.

Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221

Pri la vorto «forkaperi». La vorto «forkaperis», kiun vi trovis en «La Rabistoj», ne estas preseraro. La vorto «kaperi» (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germana-esperanta) signifas proksimume «rabi korsare» aŭ «rabi sur la maro».

Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro