Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la vorto «kateĥizi». La vorton «kateĥizi», uzitan en la vortaro de O’Connor, mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn «kateĥizo», «kateĥizisto», «kateĥizato»; el tio ĉi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj «kateĥismo» kaj «katehisto» estas malbonaj. «Kateĥismo» estas io alia ol «kateĥizo»; sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi «kateĥizo» anstataŭ «kateĥismo», ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton «kateĥismo», sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.

Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo

Pri la vorto «laktumo» Mi tute konsentas kun vi, ke «lakto» kaj «laktumo» havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por «laktumo» ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto «laktumo» estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.

Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo


————————