Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

a) por montri la suferanton de la faro (t. e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple «mi batas lin», «mi diras la vorton»;

b) por montri direkton (t. e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras «mi venas al la celo» (ne «al la celon»), ĉar «al» mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter «mi amas iri en la urbo» kaj «mi amas iri en la urbon» (aŭ simple «iri la urbon») laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon ( «iri al la urbo» signifas nur aliri, sed ne eniri);

c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio «je»; ekzemple en la esprimo «mi kontentiĝas tion ĉi» la akuzativo ne dependas de la verbo «kontentiĝas» sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion «je» (= mi kontentiĝas je tio ĉi).

Esperantisto, 1892, p. 62

Nominativo aŭ akuzativo? En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas ega- le bonaj. Sed ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda = mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon kuŝantan (la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la tablo.

Lingvo lnternacia, 1906, p. 121

Pri la akuzativo post «anstataŭ» Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ «anstataŭ» per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj