Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭtoroj post «anstataŭ» la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: «Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon», la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.

Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Pri la kazo post «kiel» La frazon «ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto» mi trovas nebona; mi konsilas diri «kiel teoriiston». La esprimo «kiel teoriisto» signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de «ke … estas», «ke … estu» k.t.p. Ekzemple: «mi trovas tiun ĉi vinon bona» = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; «oni faris lin generalo» = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton «ke», la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple «kiel»), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto «kiel», tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. «Mi elektis lin kiel prezidanto» signifas: «mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto», aŭ «mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto», aŭ «mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas». «Mi elektis lin kiel prezidanton» signifas: «kiel oni elektas prezidanton», aŭ «por havi en li prezidanton». Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ «mi elektis lin kiel prezidanton»,