Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la akuzativo post «tra». Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio «tra». Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post «tra» tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio «al» ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post «al» ĉiam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple «en», «sur» k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ «tra» kaj «kontraŭ», tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post «tra» ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter «en» direkta kaj «en» sendirekta estas tre granda, la diferenco inter «tra» direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari inter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En «La Rabistoj», Schweizer tute bone povus diri «la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo»; tamen la esprimo «tra trueton» estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava. sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.

Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro


————————