Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la akuzativo post verboj de movo Se la vorton «meti» (aŭ «ĵeti», «fali» k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj «antaŭ», «post», «inter» k. c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, «metu la korbon antaŭ la pordon». Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri «oni metis antaŭ mi manĝilaron», komprenante sub tio: «oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron». En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon. — Post «sidiĝi» ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.

Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo


————————