Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l’, uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l’ mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k. c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.

La Esperantisto, 1889, p. 24


Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.

La Esperantisto, 1890, p. 32

Pri uzado de «l’» La uzadon de «l’» (apostrofita «la») ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan («la») kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formo» apostrofitan.

Esperantisto, 1893, p. 127

Pri la uzado de la artikolo Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: