Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros «venis tago, kiun mi tiel longe atendis», via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri «la tago»; sed se vi diros «hodiaŭ estas la dimanĉo» anstataŭ «hodiaŭ estas dimanĉo», tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.

Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro

Pri la apostrofado de la artikolo La esprimo «reunuigi l’ homaron» estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la «Ekzercaro» (§27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro «licentia poetica» oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi «eraro» nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).

Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro