Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la uzado de «li» anstataŭ «ĝi». Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas «li» anstataŭ «ĝi», ĉar vi ne aprobas «la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj». Kontraŭ la uzado de «li» en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj «ĝi», estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras «vi» ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano «il», la germano diras «es»); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter «li» kaj «ŝi» — la vorton «ĝi». Tiel same ni parolas ankaŭ pri «persono». Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton «li».

Esperantisto, 1893, p. 16

Pri la uzado de «vi» kaj «Vi» Ordinare mi skribas «vi», kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj «Vi», kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj