Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de «vi» per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda «vi». Ankaŭ «Estimata sinjoro», «Kara amiko» estas pli regula, ol «Estimata Sinjoro», «Kara Amiko» k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda.

Esperantisto, 1893, p. 16

Pri «li», «ŝi», «ĝi». La pronomoj «li» kaj «ŝi» estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon «ĝi», ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi «li» kaj «ŝi».

Esperantisto, 1892, p. 79

Pri «ĝi» anstataŭ «tio» La vorton «ĝi» ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ anstataŭ «tio», kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ «tio (= la ‹io› kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ», mi povas tute bone diri «ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ».

Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio