volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan « siatempe » anstataŭigu per « ĝiatempe ».
La diferenco inter kiu, tiu k. c. kaj kia, tia k. c. estas sekvanta : la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k. c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple : je la demando « kiu domo » vi respondas : tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k. c.; sed je la demando « kia domo » vi respondas : tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k. c.
La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple : se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri