Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(kvankam ne necese): «ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon (= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran).

La Esperantisto, 1891, p. 21

Pri la senco de «certa». Krom sia ĉefa senco, la vorto «certa» havas ankoraŭ la sen- con de «iu» (ne en la senco de «kiu ajn», sed en la senco de «iu difinita»); la uzado de «certa» en la senco de «iu» tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.

Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

Pri la formo «ĉio ĉi» Anstataŭ «ĉio tio ĉi» vi povas tre bone diri «ĉio ĉi», ĉar la vorto «ĉi» jam per si mem signifas proksiman montron.

La Esperantisto, 1889, p. 15

Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭpost la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pro- nomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la «ĉi» antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj «ĉi» (t. e. skribado «tiu-ĉi» aŭ «ĉi-tiu» anstataŭ «tiu ĉi» aŭ «ĉi tiu») ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.

Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2