Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri «onin» kaj «onia». Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto «oni» estas per si mem formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la «Fundamento» estas dirite, ke «oni» prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn «onin» kaj «onia», ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto «oni» ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la «nekutimeco» ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo.

Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto

Pri «ioj», «tioj», «kioj» k.t.p. Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. «Tio» prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: «Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton».

Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio