Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri «neniigi» Ĉiuj vortoj de la «interrilata tabelo» konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, ne- ni-a k.t.p.). ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn «e» kaj «u», kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj «ali-u», «ali-es», «kelk-om», k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per «a» kaj «o», la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵeta- do de la pure substantiva «o» kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar: la vortoj «neniigi» kaj «neniiĝi» estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo

1 S-ro J. E. demandis nian Majstron, ĉu «neni» estas radikvorto, ĉu la formoj neniigi kaj neniiĝi estas ĝustaj, kaj ĉu nenioigi kaj nenioiĝi ne estus preferindaj.

Pri «neniu» kaj «nenia» La vorto «neniu» (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj «iu», «kiu», «tiu», «ĉiu») havas sencon pure pronoman, dum la vorto «nenia»