Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(kiel ankaŭ la vortoj «ia», «kia», «tia», «ĉia») havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj «iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu» povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton «homo»). La formoj kun «u» enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun «a» enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda urbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj «tiu-tia» kaj «ĉiu-ĉia» la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj «kiu-kia», «iu-ia», «neniu nenia»; tial oni neniam povas diri «tia» aŭ «ĉia» anstataŭ «tiu»aŭ «ĉiu», sed ofte oni povas sen eraro diri «ia, kia, nenia» anstataŭ «iu, kiu, neniu» (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj) .

Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro

Pri la vorto «tiela» Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton «tiela», estas erara. Al la vortoj «tiela» kaj «tiele», kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj «tia» kaj «tiel», aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj «tia» kaj «tiel» en formo pli akcentita,