Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi trovas la vortojn « tiela » kaj « tiele » tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.

Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro.


————————


(412-58) Verboj.
Pri la esprimo « estu timata ».

La esprimo «estu timata» estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto «timi» ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesite uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo «timi» la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. «De l’ malamikoj vi estu timata» signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne «timi lin», sed «timi de li»; sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon «timi» kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion «je» aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari