Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo «Al la Esperantisto» estas ne malregule uzita la esprimo «la celo estos alvenita» (= oni alvenos al la celo).

La Esperantisto, 1890, p 32

Pri la participo-substantivo Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro.

El privata letero, citita de P. Fruictier en Esperanta Sintakso, p 13

Pri la participo-substantivo Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto «estonto» povas signifi nur «estonta persono», sed ĝi ne povas signifi «estonta tempo» aŭ «estonta afero», kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj «estonteco» kaj «estontaĵo».

Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

«Okupita» aŭ «okupata»? Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare «mi estas okupita». Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri «okupata». Kelkfoje ŝajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi «mi estas okupata»; mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la