Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco «prenas en posedon»), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t. e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t. e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri «mi estas okupita». Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan ( «laboroj min tre okupas»), sed tion ni faras por tio, ke la formo «okupis» ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar «mi estas okupita» montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de «okupi» havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo «mi estas okupita» ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo «mi estas okupata» esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto «okupi» mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru «mi estas okupita».

Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p 293