Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la verbo kiel komplemento La esprimo «mi estas feliĉa akceptonte vin» estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple «mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos» La frazo «mi inklinas ne faronte tion» ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: «mi estas inklina ne fari tion»

Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo

Pri duobla senco de kelkaj verboj Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni devas diri: «mi instruas mian infanon pri Esperanto», aŭ: «mi instruas Esperanton al mia infano». — Laŭ mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: «mi amas vin», aŭ «mi vin amas», kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: «ambaŭ frazoj estas bonaj!» Tia sama respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭ estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi