Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj «homo instruita» kaj «scienco instruita»? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi» (t. e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).

Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri la participa sufikso antaŭ verba finiĝo La formoj «amatas», «amitas» k. t. p, anstataŭ «estas amata», «estas amita», per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se «as», «is» k.t.p. signifus «estas», «estis»; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finigoj eble ricevos la signifon de la verbo «esti», tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

Ankoraŭ pri la senco de la participa sufikso Se anstataŭ la kunsufiksa vorto «estanta» ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: «nuna»), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iuio, kiu … as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson «ul»,