Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri adverbo prepozicia Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, «koncerne tion» = kio koncernas tion, «rilate tion» = kio rilatas tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si ti un prepozicion (ekzemple, «kaŭze de tio» = pro la kaŭzo de tio, «responde al via demando» = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t. e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple «spite mia malamiko»). Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion «je» aŭ la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion «je», kaj anstataŭ la prepozicio» je» ni povas ĉiam uzi la akuzativon.

Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por «laktumo» kaj de unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan decidon de la Lingva Komitato.

Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo