Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la vorto «ĉu» Vian opinion, ke la vorton «ĉu» ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo «ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis»), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ «jen», «aŭ» k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu ai la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ».

Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio

Pri «ablativo absoluta» Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni povas diri «farinte (= kiam la leono faris) la dividon, la leono diris», sed oni ne povas diri «la divido estante farita (= kiam la divido estis farita), la leono diris». Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo ( «la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon») ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per «kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion», aŭ per la pli mallonga «aŭdinte la opiniojn de ĉiuj».

Respondo 19, La Revuo, 1907, Junio