Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havus ankoraŭ tute liberan elekton inter «kaj» kaj «e, et», sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu «et, e» estas pli bona ol «kaj». La vorto «kaj» ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina «et»). Sekve la motivoj kontraŭ «kaj» estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni «et, e» anstataŭ «kaj» nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto «kaj» estas tute libera, la vortoj «e» kaj «et» estis necesaj por la finiĝo de l’ adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaro] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj. Se ni volus doni «e» aŭ «et» por «kaj», ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de «e», «et», «i» kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla «netrovo de la bono», sed intenca faro. ĉu ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de «e», «et» k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel «kaj», kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto «kaj» ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto