Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

La Esperantisto, 1891, p. 49


————————


«Krom» kaj «ekster» En la plena vortaro ni donis la vorton «krom»; sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto «ekster», kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de «krom», ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de «krom».

La Esperantisto, 1891, p. 7

Pri la vorto «krom» La prepozicio «krom» antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas