Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uzata. «Krom» per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: «tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro», ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la «ĉiuj»; sed kiam mi diras: «krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj», oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto «krom» povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton «krom» kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn «esceptinte» aŭ «ne sole, sed ankaŭ».

Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo

Pri «al» anstataŭ akuzativo En tre multaj okazoj la prepozicio «al» povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ «mi veturas Londonon» oni povas tre bone diri «mi veturas al Londono»; sed se anstataŭ la frazo «la muso kuris sub la liton» ni dirus «al sub la lito», la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. «Al» ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo «la muso kuris al sub la lito» montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter «al» kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion «al» kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfa-