Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion «al». Se ekzemple anstataŭ «venu ĉi tien» vi diros «venu al ĉi tie», oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.

Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo

Pri la prepozicio «da» La esprimo «dum la frua parto da la jaro» ŝajnas al mi nebona; mi preferas «de la jaro», ĉar en la dirita frazo la vorto «parto» signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple «monato» estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed «Januaro» estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; «kvaronjaro» (= mezuro) estas parto da jaro, sed «printempo» (= speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke «parto», «peco» k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto «da» (kiu enhavas kaŝite la sencon de «ia») montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo «la» montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple «peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi»); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de «da» kun «la» ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu «da» antaŭ «la» (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).

Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio