Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri «de» post participoj pasivaj Post pasivaj participoj la prepozicio «de» ĉiam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo «la libro estas legata de Adolfo» la prepozicio «de» montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion «de» en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple, anstataŭ la frazo: «lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin» estus pli bone diri «for de la hoko …». Anstataŭ «ŝi trovigis ŝirmata for de liaj entreprenoj» mi konsilus diri «kontraŭ liaj entreprenoj».

Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo

Pri «per» post pasivo La prepozicion «per» post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: «la letero estas skribita per blua inko» (ne «blua inko skribis la leteron», sed «iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon»); sed la esprimo «la tero estas kovrita per neĝo» ne estas bona, ĉar ĉi tie ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si la prepozicion «de». La prepozicio «de» post pasivo ĉiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.

Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo