Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la vorto «po». La vorto «po» antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t. e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri «je 80 centimoj po funto» aŭ «30 mejlojn po horo», sed oni devas diri «po 80 centimoj por (ĉiu) funto», «po 30 mejloj en horo».

Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto

Pri prepozicio antaŭ infinitivo Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbo senca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataŭ «kun saluti», «sen respondi» ni devas diri «kun saluto», «sen respondo». Se la vortoj «por» kaj «anstataŭ» estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj «por» kaj «anstataŭ», uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo «anstataŭ stari li sidas» ni ne povas anstataŭigi la formon «stari» per «staro», dum ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo (ekzemple, «sen ia diro» anstataŭ «sen ion diri»).

Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo