Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi «ne estas sufiĉe internacia», ĉar ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas «frateco de la popoloj». Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa — la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas «malamika al la rusa popolo, ĉar … Volapük havas la rusan vorton «ibo», dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton «ĉar»!» — Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo «malitaligi» nian lingvon, la proponinto nelonge atendis kaj provis fari mem lingvan miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al lanordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn,