Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dum nia lingvo en ĝia nuna formo, kiu estas tiel «malsveda», havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon. — Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same la slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan, tranĉas la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto «internacia» tie estis tradukata «meĵufoka»; sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton «internacia» aŭ «meĵufoka»? li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava «meĵdu» kaj la germana «Volk», perdinte la «d» kaj la «l», ĉar ankaŭ 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi «necesan» ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo. — El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon, ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj per-