Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la «slaveco» de la Esperanta stilo:

«Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto».

Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere:

«Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.»

Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro

Pri la stilo en miaj lastaj verkoj Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki antaŭ li unu lokon el «La Rabistoj» kaj kun granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aŭ ankaŭ ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi komprenas vian ĉagrenon, kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardonon; sed … permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem estis kulpa. Por