Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fari nepreparite eksperimenton antaŭ ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj Tial ne miru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus, ilia efektiva valoro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj; 2) la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko; 3) nia lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verk-