Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan le- gadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu Esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.

Respondo 5, La Revuo, 1906, Decembro

Pri la lingvaj demandoj en «La Revuo» La anonco de «La Revuo», ke «D-ro L. L. Zamenhof sola povas verki artikolojn pri la lingvo», tute malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de «La Revuo» volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek «La Revuo» havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj).

Respondo 9, La Revuo, 1907, Februaro

Pri miaj respondoj Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de «La Revuo». La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en «La Revuo».

Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro