Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj Eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj la konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni neniam kaj nenie povus diri, ke « la patrujo estas en danĝero ». Oni scias ja tre bone, ke la vortoj « patrujo en danĝero » ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj logantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple: « Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata ».

Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj