Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiuj regnoj kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian.

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj Eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn « Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo ». Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.