Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

justaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj Eŭropaj regnoj la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:

ĈIU LANDO MORALE KAJ MATERIALE PLENE EGALRAJTE APARTENAS AL ĈIUJ SIAJ FILOJ.

Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur por oportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj