Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Post la granda milito,1922.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis, kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: « Vivu la diplomatoj », kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo dirus, ke « la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa… ». Sed tio estos mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terure silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis « fremduloj », ne venos al ĝiaj oreloj.

Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros mal-