Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dion forgesas.

Dronanto domon proponas, savilo eĉ brikon ne donas.


126. — Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.


127. — Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.


128. - Dio donis oficon,Dio donas prudenton.


129. — Kie timo, tie honto.

Kiu hontas nenion, ne timas Dion


130. — Forte sidas, kiu Dion fidas.

Dio ne perfidas, se homo lin fidas.


131. — Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.


132. — Homo proponas, Dio disponas.

Homo pafas, Dio trafas.

Homo esperas, morto aperas.


133. — Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.

Dio ĝuste faras, neniam eraras.


134. — Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.

Al porko Dio kornojn ne donas.


135. — Ĵuri per la barbo de l' profeto.

Ĵuri kaj reĵuri.


136. — Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.

Tro forla ĵuro — la afero ne pura.


137. — Fari al iu bonan lavon.

Tani al iu la haŭton.

Fari al iu predikon pri moroj.


138. — Okulo ne atentas, dorso eksentas.

Okulo ne vidis — pagu la sako.


139. — Nazo supren, vento antaŭen. Fiera mieno — kapo malplena.


140. — De fremda dento ni doloron ne sentas.

Propra sufero — plej granda sur tero.

Fremda mizero — ridinda afero.


141. — Kio doloras, pri tio ni ploras.

Koro tro plena — buŝo parolas.

Koro pleniĝas — lango moviĝas.


142. — Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas.

Kie jukas, tie ni gratas.


143. — Tajloro krimis, botisto pendas.

Pagi por fremda festeno.