Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.


144. — Malsanan demandu, al sana donu.


145. — Malsano venas rapide, foriras rigide.

Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.


146. — Por longa malsano kurac’ estas vana.

Tro longa sufero — malgranda espero.


147. — Ĉiu havas sian vermon.

Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.


148. — Fiŝo pli granda malgrandan englutas.


149. — Fiŝo granda naĝas profunde.

Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj.

Granda ŝipo bezonas profundon.


150. — Granda nubo, malgranda pluvo.

Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

Granda telero, malplena kulero.


151. — Ju pli da babilado, des pli da pekado.

Kiu multe babilas, pensas malmulte.


152. — Granda ofico — grandaj zorgoj.

Ju pli da honoro, des pli da laboro.


153. — Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.

Barbo potenca, sed kapo sensenca.

Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.


154 — En buŝo Biblio, en koro malpio.

Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono.

Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.

Lango miela, sed koro kruela.

Per la lango flalas, per mano batas.


155. — Griza barbo saĝon ne atestas.


156 — Saĝo barbon ne atendas.


157. — Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.

Unu ovo malbona tulan manĝon difektas.

Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.


158. Barelo malplena sonas plej laŭte.

Rado malbona knaras plej multe.

Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.


159. — Sakon kun truo vi neniam plenigos.

Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.