200. — Ankoraŭ neniu evitis la sorlon.
Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
Pendonto ne dronos.
201. — Havi vinagron en la mieno.
202. — Havi malprofiton.
203. — Esti en sia elemento.
204. — Havi varman lokon.
205. — Esti inter martelo kaj amboso.
206. — Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
207. — Tiel estas, tiel restas.
208. — Farita ne refariĝos.
Farita — elstrekita.
Falis el mano — prenu satano.
For el la manoj — for el kalkulo.
209. — Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.
Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
Tablo kovrita faras amikojn.
Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
Elmetu mielon, muŝoj alflugos.
210. — Malaperis, kiel vaporo.
Li jam estas trans montoj kaj maro.
Kaptu lin kiel forflugintan venton.
Li forpelis siajn piedojn.
Malaperis kiel ŝtono en maron.
Diris kaj foriris.
Li pafis sin for.
Forsavis sian korpon kaj animon.
211. — Sen atendo, sen espero venis mizero.
El klara ĉielo tondro ekbatis.
Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
212. — Malsaĝo estas najbaro de mizero.
Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.
213. — Per bezono venas mono.
Mizero instruas.
Malsato donas spriton.
Kiu devas, tiu povas.
Se stomako doloras, kapo laboras
214. — Malfeliĉo malofte venas sole.
Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.
Kie maldike, tie rompiĝas. Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
Fendita ligno facile ekbrulas.
215. — Mizero sur mizero.
Maro da mizeroj.
Tie ĉi malbone, tie nebone.
Kien vi vin turnos, ĉie malbone.
Situacio sen eliro.
Nek helpeble, nek konsileble.
Konsilu kiu povas.