Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

179. — Bono farita ne estas perdita.


180. — Stomako ne estas spegulo : kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.


181. — Titolo sen mono — sensignifa sono.

Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.

Tablo festena, sed telero malplena.


182. — Malbone kaŝita ŝteliston incitas.

Okazo kreas ŝteliston.


183. — Ventro malsata orelon ne havas.


184. — Sata stomako ne lernas volonte.


185. — Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

Malriĉa kiel muso preĝeja.


186.— Belaj rakontoj el trans la montoj.

En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.

Pri lando malproksima estas bone mensogi.


187. — Lernado sen fruktoj ne restas.

Sperta mano ne restas sen pano.


188. — Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.

Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.

Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.


189. — Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.

Restu tajloro ĉe via laboro.

Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.


190. — Fari aplaŭdon sur la vangon.


191. — Al la papero ne mankas tolero.

Plumo ne sentas, papero silentas.


192. — Ne demandu scienculon, demandu spertulon.


193. — Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.


194. — Sorto donas favoron, sorto donas doloron.


195. — Obstina kiel kapro.

Lin tuŝas nek admono, nek ordono.


196. — Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.


197. — Melku bovon senfine, li lakton ne donos.

Draŝi fojnon.

Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.


198. — Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.

Forveturis azenido kaj revenis azeno.


199. — Ricevos vulpo por sia kulpo.

Venos ŝtelisto al la juĝisto.