Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

272. - Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

Kiu demandas, tiu ne eraras.

Kiu sin gardas, liu sin savas.

Antaŭe inteneu kaj poste komencu.

Longa konsidero savas de sufero.


273. — Ne ekzistas ofico sen benefico.

Regna kaso — bona ĉaso.

Estro ne malsatas.

Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.

Kiu havas abelojn, havas mielon.

Hakado de ligno donas lignerojn.

Kiu panon donas, malsaton ne konas.

Estas ŝafoj, estos lano.


274. — Peto de barono estas ordono.

Sinjoro petas kvazaŭ dekretas.


275. — Konstrui kastelojn en aero.

Konstrui kastelon sur glacio,

kastel' en aero — malsato sur tero.


276. — En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.


277. — Falis el mano, prenu satano.


278. - Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

Ne pentru diablon sur la muro.


279. — Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.

Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.


280. — Ŝafo kalkulita ne estas savita.

Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.


281. — Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.


282. — Ne venos rato mem al kato.


283. — Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.


284. — Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.

Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.

Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.


285. — Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.

Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.

Sian sorton neniu evitos.

Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.


286. — Ne ĉio griza estas lupo.


287. — Por ĉiu ago venos tempo de pago.