Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

288. — Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.


289 — Inter lupoj kriu lupe.

Inter kornikoj ne konvenas predikoj.

Inter generaloj parolu pri bataloj.

En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.


290. — Kiu devas, tiu povas.

Neceso ne estas kareso.

Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.

Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.

Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.

Ne volas kokin'al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.

Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru!

Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.

Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.


291. — Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.

Kontentigi la katon kaj kune la raton.

Trafi du celojn per unu ŝtono.


292. — Barbo potenca, sed kapo sensenca.


293. — Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.


294. — Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.

Ne ekzistas kareso sen intereso.

Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

Oni lekas la manon, sed celas la panon.


295. — De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.


296. — Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.

De tro da pano venas malsano.

Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.

Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.

Tro da libero kondukas al mizero.


297. — Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.

Liberulo iras, kien li deziras.

Kiom da koroj, tiom da voloj.

Volo kaj deziro leĝojn ne konas.


298. — Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.


299. — Propra volo ordonon superas.

Volo kaj sento faras pli ol prudento.

De la volo la ordono pli efikas ol bastono.

Jugo propravola ne estas malmola.

Kion oni volas, tion oni povas.

Volanta kruro ne laciĝas de kuro.

Deziru sincere, vi antingos libere.


300. — Kiam kato promenas, la musoj festenas.

Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.


301. — Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.

Pli