Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.

Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.

Vivu mizere, sed vivu libere!

Seka panpeco, sed en libereco.


302. — Korvo al korvo okulon ne pikas.


303. — Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.

Kia naskiĝis,tia grandiĝis.

Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.

Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.

Nigran kornikon sapo ne blankigos.

Difekton de naturo ne kovros veluro.

Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.

Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.

Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.

Infana inklino restas ĝis la fino.


304. — Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.


305. — Celi anseron, trafi aeron.

Trapafadi la aeron.

Bruligi al si la lipharojn.


306. — Korniko vundita propran voston timas.


307. — Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.

Korvo al korvo okulon ne pikas.

Lupo lupon ne manĝas.

Parenc' al parenco ne mahelpas intence.

Sango komuna reciproke sin altiras.

Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.


308. — Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.

Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.

Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.


309. — Okazo faras ŝteliston.

Malfermita kelo tendas al ŝtelo.

Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.


310. — Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝlelegoj.

Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝlelas bovon.

Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.


311. — Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.

Stelaĵokaŝislo mem estas ŝtelisto.

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.

Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.


312. — Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.


313. — Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.