Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

356. — Ĉiu komenco estas malfacila.

Plej granda pote neo kuŝas en la komenco.


357. — Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.

Ĉio sia estas plej ĉarma.

Por patrino ne ekzistas infano malbela.

Ne bela estas kara, sed kara estas bela.


358. — En sia korto ĉiu kok' estas forta.

En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.

Mia loĝejo — mia reĝejo.

Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.

Kie mi disponas, tie mi ordonas.


359. - Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.

En ĉiu brusto estas sia gusto.

Birdo kantas laŭ sia beko.


360. — Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.


361. — Ĉiu angulo kun sia sanktulo.


362. — Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.


363. — Deko da pekoj — unu la puno.


364. — Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.

Fianĉiĝo ne estas edziĝo.

Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas.

Marĉandado aĉeti ne devigas.


365. - Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.


366. — Ne en ĉiu afero estu severa.

Ne ĉion oni devas severe ekzameni.

Iafoje oni devas okulon fermeti.


367. — Ne ĉiu havas egalan feliĉon.


368 — Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.

Kapuĉo monaĥon ne faras.


369. — Ĉiu persono kun sia bezono.

Ĉiu havas sian ŝarĝon.

Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.

Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

Ĉiu familio havas sian kriplulon.


370. - Ĉiu barono havas sian kapricon.


371. — Kiom da homoj, tiom da gustoj.


372. — Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.


373. — Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.

Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.

Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.

Edziĝo najbara garantias de eraro.


374. — De eleklo tro multa plej malbona rezulto.

Kiu elektas