Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tro multe, ricevas nenion.

Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.

Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.


375. - Ordigi al iu la kapon.

Doni lecionon de moroj.


376. — Li pulvon ne elpensis. Li ne havas kapon de ministro.


377. — Mizero havas talentan kapon.


378. — El kanto oni vortojn ne elĵetas.

Karakteron al kanto donas la tono.


379. — Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.

Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.

Eĉ bagatelo povas servi al celo.


380. — Li estas portreto de sia patro.


381. — Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.

Lerneja sekreto ne iru al gazeto.

Tolaĵon malpuran lavu en la domo.


382. — Kiu garantias, trankvilon ne scias.

Mi lin liberigis, li min saĝigis.

Rekomendo kondukas al plendo.


383. — De rigardo tro alla malsaniĝas okulo.


384. — Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.


385. — De manĝo malriĉula ni guston ne scias.


386. - En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo.

Homo lernas la tutan vivon.

Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.

Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.

Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.


387. — Vivon travivi estas art' malfacila.

Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.


388. — Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis.

Edzo kaj edzino — ĉiela difino.


389. — Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo.

Vera kiel vorto de profeto.


390. — Kun konfido neniam rapidu.

Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.

Vulpo faras oferon — atendu danĝeron.

Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.

Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.

En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.

Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

Ne ĉiu raporto estas vera vorto.