Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

423. — Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.

Konsento konstruas, malpaco detruas.


424. — Vidas okulo, sed mano ne trafas.


425. — De l' koro spegulo estas la okulo.

Kion koro portas, vizaĝo raportas.

Al koro penetro per okula fenestro.


426. — Teni la okulojn en streĉo. Rigardi per ambaŭ okuloj.

Havi orelojn sur ĝusta loko.


427. — Ne iru okuloj super la frunton.

Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.

Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.


428. — Okulo avidas ĉion kion vidas.

Tuta jam sata, sed okulo malsatas.

Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.

Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.


429. — For de l' okuloj, for de la koro.

En ĉeesto amata, en forest' insultata.


430. — Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.


431. — Trafi per la parolo rekte en la vizagon.

Diri al iu nudan veron


432. — Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo


433. — Per tro multa varto malboniĝas la farto.

Tro da kuiristoj kaĉon difektas.


434. — Timo havas grandajn okulojn.


435. — Okulo ne atentas, dorso eksentas.


436. - Popolo diras, Dio diras. Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.


437. - Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.


438. — Ŝerce dirite, cele pensite.


439. — Malsaĝa kiel ŝtipo. Mankas klapo en lia kapo.


440. — Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.

Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.

Malsaĝulo ofle estas profeto.


441. — Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.

Ofte