ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
442. — Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tulan aferon.
Por saĝulo sufiĉas aludo.
Por malsaĝulo basTono — por saĝulo leciono.
443. — Prediki al surduloj.
Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
444. — Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
445. — Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
Ŝparu kiam bone, vi bavos kiam bezone.
446. — Sen laboro ne venas oro.
447. — Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.
Blindulo kartojn ludi ne devas.
Per eraro ne praviĝas la faro.
Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
448. — Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi. Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas
449. — Fari el iu arkon. Teni iun per fera mano.
Butonumi iun malvaste.
Enpremi iun en funelon.
450. — Paroli per vortoj kovritaj.
Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
451. — Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
452. — Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
453. — Parolo estas arĝento, oron similas silento.
454. — Ju pli da babilado, des pli da pekado.
455. — Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
Ju pli oni babilas, despli oni al si malutilas.
Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
Mia lango — mia malamiko.
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.