Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

495. — De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.

Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras


496. — Unu floras alia ploras.

Por unu — festeno, por alia — ĉagreno.

Por malsanulo forto, por kokido la morto.

Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.


497. — Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.


498. — Kontraŭ doloro helpas bona humoro.


499. — Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.


500. — Fremda doloro ne kondukas al ploro.

Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.

Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.


501. — Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.

Kio pasis, ne revenos.

Kio pasis, nin forlasis.

Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas ; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.

Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.


502. — Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.


503. — Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.


504. — Alpremi iun al muro.


505. — Venis tranĉilo al gorĝo.

Situacio sen eliro.

Nek transnaĝeble, nek transireble.

La vivo staras sur la karto.

Sola vojo libera al la fundo rivera.


506. — Krii el la tuta gorĝo.


507. — Ne helpas ploro al doloro.

Ne servas larmo anstataŭ armo.

Larmoj pravecon ne pruvas.

Larmoj ŝuldon ne pagas.

Plendoj stomakon ne plenigas.

Ne sufiĉas ploro al kreditoro.


508. — Alia urbo, alia moro.

Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.

Aliaj domoj, aliaj homoj.

En ĉiu angulo alia postulo.

Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l'loko.


509. — Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.


510. — Nek al teksto, nek al preteksto.

Saltadi el unua al deka.

Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.


511. — Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.

Granda parol-